 
          Saluton! Mi nomiĝas Haruki Vakamacu (若松 春希). Mi venas el Japanio, kaj mi estas tiparo-verkisto,
            muzikisto, videverkisto, kaj programisto. Mi parolas flue la anglan kaj la japanan, sed mi nur lernantas
            Esperanton.
          Por lerni kaj ekzerci Esperanton, mi volis traduki gravan videludon de unu el miaj karaj serioj, Pujo-Pujo.
            Kelkaj el la ludoj estas oficiale tradukita al la angla, la ĉina, la korea, kaj kelkaj eŭropaj lingvoj. Mi volas plibonigi
            mian Esperantan lertecon kaj rekomendi la ludon al pli da ludantoj.
          Ĉi tiu ludo uzas diversajn termojn kaj nomojn, japanlingvajn kaj ne. En ĉi tiu traduko, se la nomo estas
            en la japana, mi tradukis ĝin laŭlitere: 連鎖のタネ al “ĉensemo”; aŭ kiel Esperanta vortludo: おしゃれコウベ —
            kunmetaĵo de おしゃれ (danda) kaj しゃれこうべ (kranio) — al “Modesto Modosto”; fojfoje ambaŭ:
            どんぐりガエル — どんぐり (glano) + カエル (rano) — al
            “Glano-Rano”, nature rimanta. La escepto estas la nomo de la ludo “Pujo-Pujo” kaj la ludpecoj “Pujoj”, kiuj deriviĝis el
            ぷよぷよ[*]:
            onomatopeo de io mola kaj gelateneca tremante.
          Se la nomo ne estas en la japana, mi serĉis parencan Esperantan vorton. Se mi trovis unun, mi donis
            Esperantan nomon kiu sonas simile; ekz. リデル rideru, kiu rilatas kun la Esperanta vorto “ridi”,
            ricevis la nomon “Ridela”, kun sensenca fino “-ela”, asociiĝita kun hispanaj, italaj, kaj portugalaj nomoj
            kiel
            Adela, Isabela, kaj Mariela. Se ne, mi nur uzis la anglan nomon; ekz. クルーク
            (kurūku, el la germana klug “saĝa”) nomiĝas “Klug”; アルル (aruru, eble el la franca loknomo Arles) nomiĝas
            “Arle”; ポポイ (popoi, eblete el la havaja pōpoki “kato”) nomiĝas “Popoj”.